Anders Chydenius

Anders Chydenius
Patro de la informolibereco
Patro de la informolibereco
Persona informo
Anders Chydenius
Naskiĝo 26-a de februaro 1729
en Sotkamo, Finnlando (tiam parto de  Svedio)
Morto 1-a de februaro 1803
en Kokkola, Finnlando (tiam parto de  Svedio)
Religio luteranismo vd
Etno svedlingvaj finnlandanoj vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Akademio de Åbo (Turku)
Familio
Gefratoj Samuel Chydenius (en) Traduki kaj Maria Chydenius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
pastro
verkisto
filozofo
politikisto
kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anders CHYDENIUS [kidenius] (naskiĝis en Sotkamo la 26-an de februaro 1729[1], mortis en Kokkola la 1-an de februaro 1803) estis filozofo kaj politikisto en Finnlando (kiu tiam ne estis propra ŝtato, sed parto de Svedio) kaj membro de la tiama svedia parlamento. Li konsideriĝas la patrono de la klasika liberalismo en la nordiaj landoj. Li estis lernanto de Pehr Kalm en la Reĝa Akademio de Åbo (tiam en Åbo, nun en Helsinko).

Titolpaĝo de la unua eldono de Den Nationnale Winsten ("La Nacia profito").

En 1765 Chydenius publikigis faldfolion kies titolo estas "La Nacia profito", kie li proponas ideojn pri libera komerco kaj industrio, esploras la rilaton inter ekonomio kaj socio, kaj starigas la principojn por la liberalismo, kapitalismo kaj moderna demokratio. En tiu libro, Chydenius publikigas kelkajn teoriojn kiuj intime interkorespondas kun "mano nevidebla" de Adam Smith, dek unu jarojn antaŭ ol lia publikiĝo de la libro La Riĉo de Nacioj.

Pri la liberinformo de la presejo, en 1776, li asertis: "Neniu evidenteco bezonatas, por diri ke la libereco de skribado kaj presado estas unu el la plej fortaj bastionoj por la libera organizacio de la ŝtato, kaj sen tio, la ŝtatoj ne havus sufiĉajn informojn por la redaktado de bonaj leĝoj, kaj tiuj vivantaj eksterleĝe ne estus kontrolataj, nek la landanoj scius pri la postuloj de la leĝo, la limoj je la rajtoj de la registaro, krom ties propra respondeco. La eduko kaj la bona konduto estus preterlasita, la malbona penso, parolado kaj manieroj regus, kaj mallumeco ennubigos la tutan ĉielon de nia libereco en malmulte da tempo."

  1. Answers

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search